Ventas de Huelma
Ventas de Huelma | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18131 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 651 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 4′ N, 3° 49′ U (mapo)37.066944444444-3.8211111111111Koordinatoj: 37° 4′ N, 3° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 854 m [+] | ||
Areo | 43 km² (4 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ventas de Huelma [+] | |||
Ventas de Huelma (Gastejoj de H.) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la nordcentra parto de la komarko de Alhama, lime kun la municipoj Chimeneas, La Malahá, Escúzar, Agrón kaj Cacín.
En 2016 estis 640 loĝantoj.[1]
La municipo huelma enhavas la domarkernojn Ventas de Huelma kaj Ácula. Menciindas ankaŭ la domaroj Ochíchar kaj Oasis.
Loko
[redakti | redakti fonton]Nordokcidente: Chimeneas | Norde: Chimeneas | Nordoriente: Chimeneas kaj La Malahá |
Okcidente: Cacín | Oriente: Escúzar | |
Sudokcidente: Cacín kaj Agrón | Sude: Agrón | Sudoriente: Escúzar |
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 14a jarcento la granada historiisto Ibn al-Jatib menciis en siaj kronikoj dekunu domarojn de la zono, inter kiuj estis "al-Ŭalima" («la gastejestrino»); nomo kiu sugestas, ke en la zono estis gastejo aŭ ripozejo dum la epoko de Al Andalus, ĉirkaŭ kiu oni konstruis pli ampleksan kernon.
Kelkaj fakuloj asertas, ke ĝi iĝis centro de la distrikto El Temple survoje de la grndaj domaroj inter Granado kaj Alhamo. En la 17a jarcento Henríquez de Jorquera verkis pri la zono kaj menciis grandajn kampardomojn kiel "Güemal" [GŬEmal], apud la vilaĝo kiu nun estas Ventas de Huelma. Samjarcente Francisco de Velasco, pastro de San Matías de Granada, venis al teroj de Huelma kaj pasigis tie tempon ĝis sia morto; oni atribuas al li la rehabilitigon de kavo kiu estis loĝejo kaj ĉirkaŭ kiu poste oni konstruos la ermitejon de Ventas. En la 18a jarcento la teroj estis posedoj de la Jezuitoj, laŭ la informo de la Katastro de la Markizo de la Ensenada. Estis loĝantoj en kavoj, kio pluis ĝis la 1960-aj jaroj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Instituto de Estadística y Cartografía de Andalucía. SIMA - Ventas de Huelma (Granada)». www.juntadeandalucia.es. Konsultita la 1an de februaro 2020.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de Ventas de Huelma Arkivigite je 2020-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Turisma informaro de Ventas de Huelma fare de Patronato de Turismo de Granada