Saltu al enhavo

Teknologia universitato Dresdeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teknologia universitato Dresdeno
Technische Universität Dresden
publika esplorada universitato
faka altlernejo
elstara universitato
publika universitato Redakti la valoron en Wikidata
moto Wissen schafft Brücken
Scio konstruas pontojn
Informoj
fondodato 1828 ("teknika edukejo") resp. jam 1815 ("kirurgia-medicina akademio")
Situo
Geografia situo 51° 1′ 41″ N, 13° 43′ 36″ O (mapo)51.02805555555613.726666666667Koordinatoj: 51° 1′ 41″ N, 13° 43′ 36″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Dresdeno, Saksio, Germanio
Estraro
gvidanto rektoro Ursula Staudinger (ekde la 18-a de aŭgusto 2020)
Nombroj
nombro de studentoj 31 517 vd (stato: 1-a de decembro 2020)
nombro de kunlaborantoj 8 747 (stato: 2020)
el tio profesoroj 597 (stato: 2018)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
jura formo Körperschaft des öffentlichen Rechts vd
Teknologia universitato Dresdeno Technische Universität Dresden (Saksio)
Teknologia universitato Dresdeno
Technische Universität Dresden (Saksio)
DEC
Teknologia universitato Dresdeno Technische Universität Dresden (Germanio)
Teknologia universitato Dresdeno
Technische Universität Dresden (Germanio)
DEC
Map
Teknologia universitato Dresdeno
Technische Universität Dresden
vdr

La Teknologia universitato Dresdeno (germane oficiale Technische Universität Dresden, mallonge TU Dresden) estas teknologia universitato en la urbo Dresden de la federacia lando Saksio en Germanio. Temas pri la plej granda universitato de la federacia lando, kiu fine de la jaro 2020 havis preskaŭ 32 000 studentojn kaj laŭ ciferoj de tiu jaro 8 747 dungitojn, el kiuj nur proksimume tri kvinonoj estas ŝtataj salajratoj kaj la aliaj ricevas siajn salajrojn per industriaj monhelpoj. El la dungitoj en 2018 597 estis profesoroj. Ekde la 18-a de aŭgusto 2020 la rektoro estas Ursula Staudinger.

La institucio estis fondita en 1828 je la nomo Technische Bildungsanstalt zu Dresden ("teknika edukejo en Dresdeno"), por kadre de la plifortiĝanta industriigo povi eduki fakulojn pri ekzemple mekaniko, konstruado de maŝinoj kaj ŝipoj. Jam en 1815 fondiĝis la kirurgia-medicina akademio en Dresdeno el antaŭa medicina akademio Dresdeno, kiu pli poste integriĝis en la nuntempan universitaton. Laŭ la medicinisto Carl Gustav Carus, kiu kunfondis la kirurgian-medicinan akademion, poste nomiĝis la nuna medicina fakultato de la universitato. En 1871, la fondojaro de la Germana Regno, la teknika edukejo alinomiĝis Königlich-Sächsisches Polytechnikum ("reĝe saksia plurteknologiejo"). Ankaŭ neteknikaj fakoj kiel ekonomiko, juro, historio kaj lingvoj tiutempe ekinstruiĝis.

Komence de la 20-a jarcento ekzemple Ernst Ludwig Kirchner, studis arkitekturon en la teknologia altlernejo Dresdeno: en 1905 li kun samideanoj fondis la ekspresionismam artistan grupon Die Brücke. En 1908 en Dresdeno okazis la kvara Universala Kongreso de Esperanto, kaj la sekvan jaron studantoj de la teknologia altlernejo fondis apartan altlernejan Esperanto-grupon, kiu kunlaboris kun tuta fakso de urbaj esperantistaj grupoj, estis inter la historie unuaj Esperanto-grupoj en la Germana Regno kaj ankaŭ inter la tutmonde unuaj universitataj Esperanto-grupoj.

konstruaĵo "Georg Schumann" de la ekonomika fakultato

En la epoko de Nazia Germanio multaj konataj sciencistoj de la altlernejo ne rajtis labori kaj supreis je pliaj reprezalioj. Profesoro Victor Klemperer kaj aliaj restis en Germanio kaj sekrete plulaboris pri siaj esploroj, sed multaj aliaj sciencistoj fuĝis eksterlanden. Judaj, socialismaj kaj socialdemokrataj studentoj perdis sian studan statuson.

En oktobro 1961 per dekreto de la tiutempa komunista ŝtato GDR la institucio ricevis sian nunan nomon Technische Universität Dresden, do Teknologia universitato Dresdeno (oficiale latine: Universitas litterarum et technicarum Dresdensis). Tiutempe ekzistis ok fakultatoj kun pli ol dek mil studentoj. Per la fondo de novaj institutoj, fakoj kaj fakultatoj kaj per la integrigo de aliaj dresdenaj altlernejoj (medicina akademio „Carl Gustav Carus“, altlernejo pri trafiko, pedagogia altlernejo „Karl Friedrich Wilhelm Wander“ Dresden) la teknologia universitato en 1992 iĝis "plena universitato" kun 14 fakultatoj. Ĝis la jaro 1994 la universitata administrado amplekse moderniĝis, kaj samtempe ekestis multaj novaj universitataj konstruaĵoj.

Elektitaj instruistoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy