Saltu al enhavo

Reĝa juĝisto (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La reĝa juĝisto (latine judex curiae regiae) aŭ landa juĝisto (en Hungario) estis la tria plej grava ofico (post la reĝo kaj la palatino) en la mezepoka Hungara Reĝlando. La reĝa juĝisto servis la palatinon en la landa asembleo.

La ofico aperas en ĉirkaŭ 1130 kiel kortega palatino (curialis comes), kiu transprenis parton de taskoj de la palatino. Tiam la reĝa juĝisto direktis la reĝajn bienojn kaj anstataŭis la reĝon – formante reĝan ĉeeston – en la juĝa kortumo. Li iĝis landa juĝisto en komenco de la 13-a jarcento, kiam la kortegaj mastrumaj taskoj estis transdonitaj al la kameristo. Lian laboron helpis la elektitaj landa vicjuĝisto kaj juĝmajstroj. La ofico malgraviĝis meze de la 19-a jarcento kaj iĝis simbola, precipe post la aŭstra-hungara interkonsento. La ofico ĉesis post deklaro de la Hungara Respubliko en 1945.

Vidu: nobela juĝisto

pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy