Saltu al enhavo

Primadono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Originale uzita en opero aŭ artkomedioj, "primadono" fontas el la itala uzo por "unua edzino". La esprimo kutimis indiki la plej elstaran kantistinon en la operartistaro, al kiu oni donas la ĉefajn rolojn. La primadono estis ĝenerale, sed ne nepre, soprano.

Legende, tiuj "primadonoj" ofte estis rigarditaj kiel egoismaj, nejustaj kaj agaciĝemaj, kun sufiĉe alta opinio pri ili mem ne dividite per aliaj. Kvankam la fakto ke ili estas vere pli vanaj aŭ pli ekscititaj ol aliaj kantistoj (aŭ ol iuj aliaj homoj en la operejoj) ne estas objektiva fakto, la esprimo ofte priskribas vantan, abomenan kaj temperamentan personon kiu, kvankam agacante, ne povas esti rezignata.

Famaj primadonoj ofte kaŭzis operentuziasmulojn disigi en kontraŭbatalado de "kluboj" apogantaj unu kantiston kontraŭ alia. La rivaleco inter la respektivaj adorantoj de Maria Callas kaj Renata Tebaldi, ekzemple, estis unu el la plej famaj el ĉiu opero, malgraŭ la amikeco de la du kantistoj.

pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy