Maria Fjodorovna
Aspekto
Maria Fjodorovna (ruse Мария Фёдоровна) aŭ Maria Feodorovna (26-a de Novembro 1847 – 13-a de Oktobro 1928), konata antaŭ sia edziniĝo kiel Princino Dagmar de Danio, estis princino de Danio kaj imperiestrino de Rusio kiel edzino de la imperiestro Aleksandro la 3-a (regis 1881–1894). Ŝi estis la dua filino de la reĝo Kristiano la 9-a de Danio kaj de Louise de Hessen-Kassel; ŝiaj gefratoj estis la reĝino Aleksandra de Unuiĝinta Reĝlando, la reĝo Frederiko la 8-a de Danio kaj la reĝo Georgo la 1-a de Grekio. Ŝia plej aĝa filo iĝis la lasta monarko de Rusio, imperiestro Nikolao la 2-a de Rusio, kiu estis murdita dek jarojn antaŭ ŝia morto.
|