Saltu al enhavo

John Hawkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Hawkins
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1532 (1532-01-01)
en Plymouth
Morto 12-an de novembro 1595 (1595-11-12) (63-jaraĝa)
en Porto-Riko
Mortokialo Disenterio Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro William Hawkins (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Joan Trelawny (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o William Hawkins (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Margaret Vaughan (en) Traduki
Katherine Gonson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Richard Hawkins (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo korsaro
entreprenisto
politikisto
sklavokomercisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Almiralo Sir John HAWKINS (literumita ankaŭ Hawkyns) (1532 – 12a de Novembro 1595) estis angla sklavokomercisto, ŝipkomandanto kaj administranto, komercisto, navigisto, ŝipkonstruisto kaj korsaro. Lia pli aĝa frato kaj komerca partnero estis William (n. ĉ. 1519). Li estis konsiderata la unua angla komercisto kiu profitis el la Triangula Komerco, bazita sur la vendado de varoj al la kolonioj kiuj tion bezonis ĉar ne ricevis tion el siaj propra landoj, kaj ties postulo por Afrikaj sklavoj en la hispanaj kolonioj de Domingo kaj Venezuelo en la fino de la 16a jarcento. Li nomumis sin mem kiel "Kapitana Generalo" kiel la Generalo kaj de sia propra ŝiparo kaj de tiuj de la Anglia Reĝa mararmeo kaj por distingi sin mem el tiuj Almiraloj kiuj servis nur en la administracia senco kaj ne estis militistaj nature. Lia morto kaj tiu de lia parenco, Sir Francis Drake, anoncis la dekadencon de la Reĝa mararmeo dum jardekoj antaŭ ĝia rekupero kaj eventuala dominado denove helpita de propagando de la gloraj tagoj de la mararmeo sub lia estreco.

Kiel kasisto (1577) kaj kontokontrolisto (1589) de la Reĝa mararmeo, Hawkins rekonstruis malnovajn ŝipojn kaj helpis desegni la pli rapidajn ŝipojn kiuj frontis la hispanan mararmeon en 1588. Unu el la plej elstaraj maristoj de la 16-a jarcento en Anglio, Hawkins estis la ĉefa arkitekto de la Elizabeta mararmeo. En la batalo en kiu la hispana Nevenkebla mararmeo estis venkita en 1588, Hawkins servis kiel vic-almiralo. Li estis altigita al rango de kavaliro pro sia kuraĝo. Li poste organizis la ŝipan blokadon por interrompi la vojon de la hispanaj ŝipoj kiuj transportis trezoron el Meksiko kaj Sudameriko.

pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy