Saltu al enhavo

Jimmy Carter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimmy Carter
Nobel-premiito
Persona informo
Jimmy Carter
Naskonomo James Earl Carter Jr.
Naskiĝo 1-an de oktobro 1924 (1924-10-01)
en Lillian G. Carter Nursing Center
Morto 29-an de decembro 2024 (2024-12-29) (100-jaraĝa)
en 209 Woodland Drive
Tombo Jimmy Carter National Historical Park (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj anglahispana vd
Loĝloko 209 Woodland Drive • Plains vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Union College (en) Traduki (1953–)
Usona Mararmea Akademio - fiziko (–1946)
Georgia Instituto de Teknologio
Georgia Southwestern State University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jimmy Carter
Familio
Patro James Earl Carter Sr. (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Lillian Gordy Carter (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Billy Carter (en) Traduki, Gloria Carter Spann (en) Traduki kaj Ruth Carter Stapleton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Rosalynn Carter (1946–2023) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jack Carter (en) Traduki, James Earl Carter III (en) Traduki, Amy Carter (en) Traduki, Jeff Carter (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Berry Gordy (mul) Traduki (duaranga kuzo aŭ kuzino)
John Chuldenko (en) Traduki (nepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo mararmea oficiro
entreprenisto
mediprotektulo
inĝeniero
homrajta aktivulo
pacaktivisto
verkisto
ŝtatreprezentanto
aŭtobiografo
diplomato
submariner (en) Traduki
romanisto
terkultivisto
politikisto
humanitaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Plains vd
Aktiva dum 1946–1953 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jimmy CARTER [elp. ĝimi karter] (naskiĝis la 1-an de oktobro 1924 en Plains, mortis samloke la 29-an de decembro 2024[1]. The Washington Post, la 29-an de decembro 2024) estis la 39-a prezidento de Usono de 1977 ĝis 1981. Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 2002, la sola usona prezidento kiu ricevis tiun ĉi premion post eksiĝo de altranga registara posteno. Li estis ankaŭ la unua prezidento en la historio de Usono kiu atingis la aĝon de 100 jaroj[2].

Post servo kiel oficiro kaj atominĝeniero en la usona mararmeo li revenis al sia naskiĝurbo Plains, Georgio en la sudoriento de Usono kaj kultivis arakidojn antaŭ li ekpolitikumis.

Kvankam Carter estis malmulte konata ekster sia hejmŝtato, li iĝis la prezidenta kandidato por la demokrata partio de Usono en 1976 kaj venkis la respublikanon Gerald Ford.

Gravaj eventoj dum la prezidenteco de Carter:

  • La 7-an de septembro 1977, en Vaŝingtono, prezidento Carter kaj la panama ŝtatestro Omar Torrijos subskribis interkonsenton, transdonante kontrolon de la Panama kanalo al la panama registaro en 2000.
  • Pactraktato inter Israelo kaj Egiptio. En septembro 1978, ĉe la pactraktatoj de Camp David kondukita de Carter, egipta prezidanto Anŭar as-Sadat kaj israela ĉefministro Menaĥem Begin konsentis pri paco, reciproka rekono kaj la translokigo de la Sinajo al Egiptio, subskribante la Camp David interkonsentoj la 17-an de septembro 1978, sigelita per kroma interkonsento la 26-an de marton 1979. Tio finigis serion de kvar egiptaj-israelaj militoj.
  • Traktato SALT 2 pri redukto de la armilaro kun Sovetunio
  • "Krizo de energio" kaj rilataj ekonomiaj problemoj
  • Malsukceso por kaj Carter kaj Usono estis la ostaĝkrizo en Irano en 1979: Carter faris nenion por malhelpi la falon de la reĝimo de la por-usona ŝaho Reza Pahlavi. Kiel rezulto, la ŝaho fuĝis de la lando kaj mortis en Usono. Ajatolo Ĥomejni, kiu post la irana revolucio ekregis en Irano, komencis konduki kontraŭ-usonan kaj kontraŭ-okcidentan eksteran politikon. Usono estis deklarita la "Granda Satano" kaj malamiko n-ro 1 de Irano. La registaro de Ĥomejni postulis, ke Usono ekstradiciu la ŝahon, sed Usono ne faris koncedojn. Poste 52 usonaj diplomatoj estis tenitaj kiel ostaĝoj en la usona ambasadejo en Teherano. Provo liberigi la ostaĝojn uzante helikopterojn finiĝis en fiasko kaj lia ministro por eksteraj aferoj Cyrus Vance eksiĝis en protesto. La krizo estis grava kialo kial Carter poste perdis en la balotoj de 1980 kaj lin postsekvis prezidento Ronald Reagan en 1980. Sekve de tio Carter malgajnis. En Usono en la tempo de Carter, inflacio kaj senlaboreco estis altaj kaj la nacia fiero estis humiligita pro la okazaĵoj en Irano.

Homaj ratjoj kaj Nobel-premio

[redakti | redakti fonton]

Ekde sia eksiĝo li envolviĝis je diversaj movadoj pri homaj rajtoj. Kiel prezidento, Carter emfazis homajn rajtojn kiel principon de eksterlandaj aferoj. En 1982 li fondis la neregistaran instituton "Carter Presidential Center", kies celo estas plenumi homajn rajtojn kaj bonfarajn agadojn. En 2002 li gajnis la Nobel-premion pri paco pro sia laboro kun tiu centro kun la vortumo "pro siaj klopodoj pace solvi konfliktojn ĉirkaŭ la mondo kaj la batalon por homaj rajtoj."

Ekde 2007, Carter estas membro de The Elders (La maljunuloj), organizaĵo de sendependaj gvidantoj, plejparte iamaj ŝtatestroj, kreita per la klopodoj de la kontraŭ-rasapartisma batalanto kaj sudafrika prezidinto Nelson Mandela. Reprezentantoj de la organizaĵo, kiel dirite en la oficiala dokumento de la maljunuloj, "metis sian sperton kaj influon je la servo de paco, justeco kaj homaj rajtoj."

Li ankaŭ verkis plurajn librojn, inkluzive de kaj politikaj memuaroj kaj poezio.

Li estis membro de la Klubo de Madrido kreita por antaŭenigi demokration kaj politikan ŝanĝon en la internacia komunumo.

Post la skandalo rilate al Edward Snowden, Carter deklaris:

"Usono ne havas funkciantan demokration en ĉi tiu momento."

Originala teksto  (angla)

"America does not have a functioning democracy at this point in time". - The Hindu, julio 2013

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Jimmy Carter estis la unua prezidento de Usono kiu sendis en 1977 salutmesaĝon al la jubilea kongreso de ELNA, la antaŭulo de Esperanto-USA[3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Kevin Sullivan, Edward Walsh, "Jimmy Carter, 39th president and Nobel Peace Prize winner, dies at 100, his son says" (Jimmy Carter, la 39-a prezidento kaj Nobel-premiinto pri paco, mortas je la aĝo de 100 jaroj, lia filo diras), The Washington Post, la 29-an de decembro 2024.
  2. (en) Patricio Chile, Former President Jimmy Carter turns 100: A look back at his legacy. ABC News, la 1-an de oktobro 2024, alirite la 29-an de decembro 2024..
  3. (en) President Jimmy Carter greets the Esperanto League for North America, ELNA Newsletter, la 22-an de Julio 1977

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:39-a Prezidento de UsonoPoste:
Gerald Ford1977-1981Ronald Reagan
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy