Hurtumpascual
Hurtumpascual | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05147 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 43 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 42′ N, 5° 7′ U (mapo)40.692222222222-5.1125Koordinatoj: 40° 42′ N, 5° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 171 m [+] | ||
Areo | 18,61 km² (1 861 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hurtumpascual [+] | |||
Hurtumpascual [urtumpasKŬAL] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Gamonal de la Sierra, Hurtumpascual kaj Viñegra de la Sierra. Ĝi okupas totalan areon de 18,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 45 loĝantojn. Ĝi perdis 550 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 46 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Gallegos de Sobrinos, Manjabálago, Ortigosa de Rioalmar, Cabezas del Villar, Vadillo de la Sierra kaj San Juan del Olmo. Ĝi kuŝas sur la kunfluejo de la rojo Mataburros kun la rivero Navazamplón.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).