Anna Bennett
Anna Bennett | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Anna BENNETT estas usona esperantistino. Ekde la jaro 2008 ŝi estas kasistino de Esperanto-USA[1] kaj ekde 2011 ankaŭ de la Fondaĵo pri Esperantaj Studoj.[2] Ŝi ricevis honoran mencion en Belartaj Konkursoj de UEA en 2006 en la branĉo „eseo“ pro sia verkaĵo Neperforta komunikado.[3]
Anna Bennett diplomiĝis pri komerca administrado kaj havas magistran diplomon pri kontado. En la mezaj 1970-aj jaroj ŝi studis en la universitato SGPiS (Szkoła Główna Planowania i Statystyki, altlernejo pri Planado kaj Statistiko) en Varsovio, Pola Popola Respubliko, ricevinte stipendion financatan de la usona programo Fulbright-Hays kaj de la pola registaro. Post sia reveno al Usono Anna laboris plurajn jarojn kiel diplomita publika kontisto, unue kiel kost-kontisto, kaj poste en sia propra impost-prepara oficejo. Kun sia edzo ŝi vivas en Boise, Idaho.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La bulteno de Esperanto-USA, 2008/1, Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine p. 2
- ↑ ESF appoints a new treasurer, 2011-07-20
- ↑ UEA provis sekretigi la belartajn konkursojn, 2006-08-07