Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj
Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj | ||
---|---|---|
Nordic Green Left Alliance | ||
politika alianco | ||
Komenco | 1-a de februaro 2004 vd | |
Ideologio | ||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Mia Haglund (en) (nekonata valoro–) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj (NVE) estas ligo de kvin skandinaviaj politike verdaj (ekologiaj) kaj maldekstraj (socialismaj kaj komunismaj) partioj. La alianco fondiĝis la 30-an de januaro kaj 1-an de februaro 2005 en Rejkjaviko.
Al la Alianco aliĝis jenaj politikaj partioj:
Lando | Nomo en Esperanto | Nomo en la nacia lingvo | Mallongigo | Nacia parlamento | Eŭropa Parlamento |- | Danio | Socialista Popola Partio | Socialistisk Folkeparti | SF | 7/175 | 1/13 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Finnlando | Maldekstra Ligo | Vasemmistoliitto | Vas. | 12/200 | 1/13 | ||||||
Gronlando | Eskima Komunumo | Inuit Ataqatigiit | IA | 11/31 | - | ||||||
Ferooj | Respubliko | Tjóðveldi | E | 7/33 | - | ||||||
Islando | Verda kaj Maldekstra Movado | Vinstrihreyfingin - grænt framboð | VG | 7/63 | - | ||||||
Norvegio | Socialisma Maldekstra Partio | Sosialistisk Venstreparti | SV | 7/169 | - | ||||||
Svedio | Maldekstra Partio | Vänsterpartiet | V | 21/349 | 1/20 |
La membropartioj de la Alianco interkonsentis pri la komuna politika programo[1], kiu fokusiĝas kaj pri ekologiaj kaj pri sociaj temoj. Laŭ la alianca statuto[2], la gvida instanco de la organizaĵo estas konsilio, kiu konsistas el la prezidantoj de la membropartioj, paralele al simila instanco en la partio Eŭropa Maldekstro. La formale plej supera instanco estas la ĉefkunveno.
La Alianco havas siajn deputitojn en la Eŭropa Parlamento. Partioj de la Alianco el Finnlando, Islando, Norvegio kaj Svedio kun la Eŭropa Maldekstro kunkreas Konfederacian Frakcion de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj/Nordiaj Verdaj Maldekstruloj (UEM/NVM). Nur la partio el Danio (Socialista Popola Partio) decidis aliĝi al la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝo de la Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine angle
|