Content-Length: 110878 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Historio_de_Barato

Historio de Barato - Vikipedio Saltu al enhavo

Historio de Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la historio de la moderna regno Barato. Por informoj pri la kolonia regno kiu inkludis la teritorion de la nuna Barato, vidu la artikolon Brita Hindio.

Post antaŭaj tiudirektaj luktoj kaj partopreno de hindia soldataro en la Dua Mondmilito la 15an de aŭgusto de 1947 Barato sendependiĝis de Britio. Unu el la plej influaj gravuloj de tiu periodo estis Mohandas Karamchand Gandhi, kiu post helpi decidege tiun sendependecon estis mortigita de fanatika hinduo. Post la sendependiĝo eksplodis teruraj malfacilaĵoj inter hindiaj islamanoj kaj hinduistoj, kio igis la partigon de la lando en du: la nuna Barato kaj Pakistano, tiam dividita en du zonoj, la okcidenta (nuna Pakistano) kaj la orienta (nuna Bangladeŝo).

Dum granda parto de sia historio, Barato estis regita de la partio Barata Nacia Kongreso. Ĝi estis fondita multe antaŭ la sendependeco de la lando, kaj estis dum longa tempo konsiderata kvazaŭ simbolo de tiu ĉi. Ĝi estis dum longa tempo estrata de anoj de la familio Nehru-Gandhi, tio estas, de la unua ĉefministro Jawaharlal Nehru, lia filino Indira Gandhi, kaj ties filoj Rajiv kaj Sanjay, bofilino Sonia kaj nepoj. Al Nehru sekvis Gulzarilal Nanda. Dume estis la prezidentoj de Barato Rajendra Prasad kaj Sarvepalli Radhakrishnan.

Indira Priyadarshini Gandhi plej konata kiel Indira Gandhi estis ĉefa reganto de la lando ekde la 19a de januaro de 1966 ĝis la 24a de marto de 1977, kaj ekde la 14a de januaro de 1980 ĝis sia morto en la 31a de oktobro 1984. Ŝi estis la ununura filino de Jawaharlal Nehru, la unua Ĉefministro de Barato. Ŝi havis la saman nomon "Gandhi" sed ŝi ne estis parenco de Mahatma Gandhi). Dum sia epoko, ŝi estis unu el la plej gravaj registoj tutmondaj (kaj unu el la malmultaj registinoj) kaj tiam Barato estis unu el la plej gravaj landoj de la movado de neflankaj landoj.

La Barata Nacia Kongreso regis la centran registaron preskaŭ seninterrompe ĝis 1977. Inter tiu jaro kaj 1980, koalicio estrata de la Janata Partio venkis en la balotoj. Nova malvenko de la Kongreso okazis en 1989, fare de la Janata Dal, kiu nur konservis al povon dum du jaroj.

Inter 1996 kaj 1998, ekzistis pluraj ŝanĝoj, kun venko unue de la dekstra hindunaciista partio Baratija Janata Partio (BJP) kaj poste de la maldekstra koalicio Unuiĝinta Fronto. En 1998, la BJP formis la nacian Demokratan Aliancon kun aliaj lokaj partioj, kaj regis dum la tuta 5-jara periodo.

La Kargila Milito, konata ankaŭ kiel Kargila konflikto, estis armita konflikto inter Barato kaj Pakistano kiu okazis inter majo kaj julio 1999 en la Kargila distrikto de Kaŝmiro kaj aliloke en la Linio de Kontrolo (LK).

En la lastaj balotoj, en 2004, la Kongreso, estrita de Sonia Gandhi, venkis surprize, kaj, apogite de pli malgrandaj maldekstraj partioj, sukcesis formi registaron. La 22-an de majo de 2004, la siko Manmohan Singh de la Barata Nacia Kongreso, estis nomumita ĉefministro de Barato.

Komence de la 21-a jarcento Barato estas kun Ĉinio unu el la plej gravaj landoj de la disvolviĝanta Azio pro siaj teritoria amplekseco, siaj enormaj loĝantaroj kaj la pezo de siaj ekonomioj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]










ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Historio_de_Barato

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy