Content-Length: 70645 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Damasko_(%C5%9Dtofo)

Damasko (ŝtofo) - Vikipedio Saltu al enhavo

Damasko (ŝtofo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itala damasko.

Damasko estas tipo de teksaĵo de la tipo keprosateno. Unuflanke, la vefto utilas kiel fono kaj la varpo formas la desegnojn, kaj aliflanke, okazas male. En ĝi oni konsideras averso la flanko kiu havas brilan fonon kaj senbrila la desegnojn, kaj male okazas en la mala flanko.

Ĝi estas origenita de Mezoriento, precize de la ĉefurbo de Sirio (nome Damasko), ĉirkaŭ la 11-a jarcento, ĝi perfektiĝis en la 13-a jarcento, kaj ekde tiam, ĝi troviĝas uzata tutmonde.

Laŭ Francisko Azorín Damasko estas Silka, luksa ŝtofo fabrikita en Damasko aŭ ĝin imitanta.[1] Kaj li indikas etimologion el Damask, propra araba nomo de siria urbo, kaj de tie la latina Damascus. Li referencas ankaŭ la terminon damaskeno.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 52.
  2. Azorín, samloke.








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Damasko_(%C5%9Dtofo)

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy