Saltu al enhavo

Molpilkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Molpilkado
speco de sporto • ŝatokupo
pilkosportoteama sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Molpilkado aŭ per neologismo el la angla (soft=mola, ball=pilko) softbalo, estas sekurhavena sporto simila al basbalo. Ĉe tiu la pilko de la Ĵetanto estas forĵetita ne desupre, sed per ronda movo desube. Kelkaj reguloj estas malsamaj, sed la baza principo estas la sama. Por distingi basbalon de softbalo, oni nomas basbalon kelkfoje "durbalo"(angle hardball).

La ludkampo de softbalo estas ĉirkaŭ je 1/3 pli malgranda ol tiu de la basbalo, same la Bazoj estas nur 60 futojn (ĉ. 18 m) foraj unu de la alia. La batiloj estas plej ofte pli maldikaj kaj malpezaj.

La nomo de la ludo estas iomete konfuziga: la pilko estas pli granda ol tiu de la basbalo, sed same malmola. Ĝi estas do pro ties grandeco ne tiel forte forĵetebla kaj forbatebla.

En Usono, la plenkreskuloj ludas softbalon libertempe, la basbalo estas ludata fare de profesiuloj kaj studentoj. En Germanio kaj multaj aliaj landoj la viroj ludas basbalon kaj virinoj softbalon. Sekve, molpilkado ankaŭ iĝis olimpika sporta disciplino nur por virinoj. Tamen en someraj olimpikoj ĝi ĝis nun nur praktikis malmultajn fojojn, en 1996–2008 4 fojojn kaj post paŭzo denove en 2021 dum la somera olimpiko 2020 prokrastita je unu jaro.

Ekzistas du versionoj de softbalo:

Rapidkapta Softbalo

[redakti | redakti fonton]

Ĉe fastpitch softball (rapidkapta softbalo), oni povas forbati la pilkon laŭplaĉa forto. Tiu ĉi varianto popularas en lernejoj, universitatoj kaj ambiciaj amatorligoj. La virina rapidkapta molpilkado estas ekde 1996 olimpika disĉiplino. Krom la usona teamo (Olimpika venkinto de 1996, 2000, 2004), la plej bonaj naciaj teamoj estas tiuj de Japanio kaj Aŭstralio.

Pigrakapta Softbalo

[redakti | redakti fonton]

Slowpitch softball (pigrakapta softbalo) estas la "libertempa varianto" de softbalo, ĉe kiu la forbatita pilko de ĵetanto devas iri klaran arkon. “Base Stealing“ ne estas malpermesita ĉe tiu varianto.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy