Birthright Armenia
Birthright Armenia (armene Դեպի Հայք) estas volontula interŝanĝo-programo kiu proponas stipendiojn al la partoprenantoj por helpi Armenion en ĝia disvolvo. La kreado de Birthright Armenia okazis en 2003 kiel internacia neprofitcela organizaĵo. Ĝiaj celoj inkludas la plifortigon de la interrilatoj inter Armenio kaj la junaj reprezentantoj de la Armena diasporo. La partoprenantoj havas la ŝancon partopreni la vivon de la armenaj civitanoj. En 2011, la programo de Birthright Armenia havis 650 partoprenantojn el 30 landoj.
Birthright Armenia | ||
---|---|---|
Դեպի Հայք | ||
ne-registara organizaĵo | ||
Komenco | 2003 vd | |
Geografia situo | 40° 10′ 35″ N, 44° 30′ 51″ O (mapo)40.17629544.514301Koordinatoj: 40° 10′ 35″ N, 44° 30′ 51″ O (mapo) | |
Lando(j) | Armenio vd | |
Sidejo | Erevano | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Postuloj de la organizaĵo
redaktiLa postuloj de la organizaĵo estas:
- La petanto devas esti de armena origino, inter 20 kaj 32-jaraĝa.
- Lia restado en la programo estos de almenaŭ du monatoj.
Aliaj organizaĵoj
redaktiTiu ĉi organizaĵo ne devus esti konfuzita kun la organizaĵo "Birthright Israel", kiu proponas kulturajn kaj edukajn interŝanĝojn, rilatajn al la judaj historio kaj kulturo, nek kun la organizaĵo "Irishway", kiu estas grupo kiu organizas vojaĝojn por la usonaj studentoj de irlanda deveno por doni al ili ŝancon studi en Irlando.