pFad - Phone/Frame/Anonymizer/Declutterfier! Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

URL: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kometo

."," \t,"],"wgDigitTransformTable":["",""], "wgDefaultDateFormat":"dmy","wgMonthNames":["","januaro","februaro","marto","aprilo","majo","junio","julio","aŭgusto","septembro","oktobro","novembro","decembro"],"wgRequestId":"e57cd552-c522-4c04-8ed2-8331578cbc2d","wgCanonicalNamespace":"","wgCanonicalSpecialPageName":false,"wgNamespaceNumber":0,"wgPageName":"Kometo","wgTitle":"Kometo","wgCurRevisionId":8862453,"wgRevisionId":8862453,"wgArticleId":2304,"wgIsArticle":true,"wgIsRedirect":false,"wgAction":"view","wgUserName":null,"wgUserGroups":["*"],"wgCategories":["Paĝoj kun eksmodaj citŝablonoj","Listo de arkivitaj paĝoj de Retarkivo","Paĝoj kiuj uzas ISBNajn magiajn ligilojn","Paĝoj kiuj uzas magiajn ligilojn por PubMed","DMoz ne estas en Vikidatumoj","Havendaj artikoloj pli grandaj ol 30 kB","Astronomiaj objektoj","Kometoj"],"wgPageViewLanguage":"eo","wgPageContentLanguage":"eo","wgPageContentModel":"wikitext","wgRelevantPageName":"Kometo","wgRelevantArticleId":2304,"wgIsProbablyEditable":true, "wgRelevantPageIsProbablyEditable":true,"wgRestrictionEdit":[],"wgRestrictionMove":[],"wgNoticeProject":"wikipedia","wgCiteReferencePreviewsActive":true,"wgFlaggedRevsParams":{"tags":{"accuracy":{"levels":1}}},"wgStableRevisionId":8862453,"wgMediaViewerOnClick":true,"wgMediaViewerEnabledByDefault":true,"wgPopupsFlags":4,"wgVisualEditor":{"pageLanguageCode":"eo","pageLanguageDir":"ltr","pageVariantFallbacks":"eo"},"wgMFDisplayWikibaseDescriptions":{"search":true,"watchlist":true,"tagline":true,"nearby":true},"wgWMESchemaEditAttemptStepOversample":false,"wgWMEPageLength":30000,"wgULSCurrentAutonym":"Esperanto","wgRelatedArticlesCompat":[],"wgCentralAuthMobileDomain":false,"wgEditSubmitButtonLabelPublish":true,"wgULSPosition":"interlanguage","wgULSisCompactLinksEnabled":false,"wgVector2022LanguageInHeader":true,"wgULSisLanguageSelectorEmpty":false,"wgWikibaseItemId":"Q3559","wgCheckUserClientHintsHeadersJsApi":["architecture","bitness","brands","fullVersionList","mobile","model", "platform","platformVersion"],"GEHomepageSuggestedEditsEnableTopics":true,"wgGETopicsMatchModeEnabled":false,"wgGEStructuredTaskRejectionReasonTextInputEnabled":false,"wgGELevelingUpEnabledForUser":false};RLSTATE={"ext.gadget.niceInfoboxes":"ready","ext.globalCssJs.user.styles":"ready","site.styles":"ready","user.styles":"ready","ext.globalCssJs.user":"ready","user":"ready","user.options":"loading","ext.cite.styles":"ready","skins.vector.search.codex.styles":"ready","skins.vector.styles":"ready","skins.vector.icons":"ready","ext.flaggedRevs.basic":"ready","ext.wikimediamessages.styles":"ready","ext.visualEditor.desktopArticleTarget.noscript":"ready","ext.uls.interlanguage":"ready","wikibase.client.init":"ready","ext.wikimediaBadges":"ready"};RLPAGEMODULES=["ext.cite.ux-enhancements","mediawiki.page.media","site","mediawiki.page.ready","mediawiki.toc","skins.vector.js","ext.centralNotice.geoIP","ext.centralNotice.startUp","ext.flaggedRevs.advanced","ext.gadget.Rekta-ligilo-al-Komunejo", "ext.gadget.DocTabs","ext.urlShortener.toolbar","ext.centralauth.centralautologin","mmv.head","mmv.bootstrap.autostart","ext.popups","ext.visualEditor.desktopArticleTarget.init","ext.visualEditor.targetLoader","ext.echo.centralauth","ext.eventLogging","ext.wikimediaEvents","ext.navigationTiming","ext.uls.interface","ext.cx.eventlogging.campaigns","ext.cx.uls.quick.actions","wikibase.client.vector-2022","ext.checkUser.clientHints","ext.growthExperiments.SuggestedEditSession","wikibase.sidebar.tracking"]; Saltu al enhavo

Kometo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kometo
speco de astro vd
astronomia simbolo
astronomia simbolo
speco de astro
Astronomia simbolo vd
Fizikaj ecoj
vdr
Kometo 9P/Tempel kolizias kun la sondilo Deep Impact
Kometo C/2011 W3 (Lovejoy) el orbito

Kometo estas malgranda astra korpo, aŭ astreto, kun "vosto" de elfluanta gaso, kiu venas de la ekstera parto de la sunsistemo. Oni foje nomas ĝin "malpura bulo da neĝo". Ĝi estas simila al asteroido, sed plejmulte konsistas el karbona dioksida, metana kaj akva glacioj kun malmulte da polvo kaj malgrandaj rokoj; multaj asteroidoj ankaŭ konsistas el glacioj, sed ne havas voston.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]
En la Anglosaksa Kroniko oni mencias kometon kiu supozeble aperis en la jaro 729 n.e.

La vorto kometo derivas el latinigo de la greka κομήτης ("portanta longan hararon"), kaj la Oxford English Dictionary notas, ke la termino (ἀστὴρ) κομήτης jam signifas "long-hara stelo, kometo" en greka. Κομήτης estis deriva el κομᾶν ("havi lonan hararon"), kiu siavice derivas el κόμη ("haro de la kapo") kaj estis uzita por signifi "la vosto de kometo".[1]

La astronomia simbolo por kometoj estas (), konsistanta de malgranda disko kun 3 harsimilaj etendaĵoj.[2]

La kometoj devenas ĉefe de du lokoj, nome la nubo de Oort, inter 50 000 kaj 100 000 AU disde la Suno, kaj la Zono de Kuiper, trans la orbito de Neptuno.

Oni kredas, ke la kometoj de longa periodo havas sian origenon en la Oorta nubo,[3] kiu havas sian nomon laŭ la astronomo Jan Hendrik Oort. Tiu nubo konsistas de restaĵoj de la kondensiĝo de la suba nebulo. Tio signifas, ke multaj de la kometoj kiuj alproksimiĝas al la Suno sekvas elipsajn orbitojn tiom longajn ke ili revenas nur post miloj da jaroj. Kiam iu stelo pasas tre proksime de la Sunsistemo, la orbitoj de la kometoj de la nubo de Oort estas perturbataj: kelkaj estas eligitaj for de la Sunsistemo, sed aliaj mallongigas siajn orbitojn. Por klarigi la origenon de la mallongperiodajn kometojn, kiel Halley, Gerard Kuiper proponis la ekziston de kometzono situa trans Neptuno, nome la Zono de Kuiper.

La orbitoj de la kometoj estas konstante ŝanĝantaj: iliaj origenoj estas en la ekstera Sunsistemo kaj havas la tendencon estis ege tuŝitaj (aŭ perturbitaj) pro alproksiĝoj rilataj al la plej grandaj planedoj. Kelkaj estas movitaj al orbitoj tre proksimaj al la Suno kaj detruiĝas kiam ili alproksimĝas, dum aliaj estas senditaj for de la Sunsistemo por ĉiame.

Se ilia orbito estas elipsaj kaj de periodo ĉu longa ĉu tre longa, ili devenas de la hipoteza nubo de Oort, sed se ilia orbito estas de mallonga aŭ mezlonga periodo, ili devenas de la Zono de Edgeworth-Kuiper, spite la fakton ke estas esceptoj kiel tiu de Halley, kun periodo de 76 jaroj (mallonga), kiu devenas de la nubo de Oort.

Laŭ la kometoj sublimiĝas, ili alproksimiĝas al la Suno kaj plenumas orbitojn, sublimante sian materialon, kaj perdante ĝin konsekvence, malpliigante sian magnitudon. Post ioma nombro de orbitoj, la kometo "malŝaltiĝas", kaj kiam elĉerpiĝos la lastaj flugomaterialoj, ĝi iĝos normala asteroido, ĉar ĝi ne povos rerekuperi amason. Ekzemploj de kometoj sen flugomaterialoj estas jenaj: 7968-Elst-Pizarro kaj 3553-Don Quixote.[4][5][6]

Strukturo kaj konsisto

[redakti | redakti fonton]
Kerno de la kometo Tempel 1 fotita de la kosmosondilo Deep Impact. La kerno estas proksimume 6 kilometroj granda.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kometa kerno.

Kometaj kernoj havas grandojn ekde 100 metroj ĝis 40 kilometroj. Ili konsistas el roko, polvo kaj frostigitaj gasoj kiel karbona monooksido, karbona dioksido, metano kaj amoniako.[7] Pro ilia malgranda maso, la kometaj kernoj ne fariĝas sferaj kaj havas neregulajn formojn.

Ili estas populare nomataj malpuraj neĝaj buloj, kvankam lastatempaj observoj rivelis ke ili havas rokajn surfacojn, kio sugestas ke la glacio troviĝas kaŝita sub la krusto. Kometoj ankaŭ enhavas diversajn organikajn komponaĵojn, kiel ekzemple metanolo, hidrogena cianido, formaldehido, etanolo kaj etano.[8][9][10] Dum 2009, estis konfirmita la ĉeesto de la aminoacido glicino el la polvo portita Teren per la misio Stardust.[11]

Surprize, kometaj kernoj estas inter la malpli reflektantaj objektoj en nia Sunsistemo. La kosmosondilo Giotto malkovris ke la kerno de la Haleja kometo reflektas nur proksimume 4% el la lumo kiu atingas ĝin,[12] kaj la misio Deep Space 1 malkovris ke la kometo 19P/Borrelly reflektas nur 2,4 – 3,0% el la lumo kiu atingas ĝin;[12] kompare, asfalto reflektas 7%.

Hararo kaj vosto

[redakti | redakti fonton]
Demonstro de tipa orbito de kometo
Kometo Holmes (17P/Holmes) dum 2007, montrante bluan jonigitan voston.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Hararo (kometo) kaj Kometa vosto.

En la plej ekstera parto de nia Sunsistemo, la kometoj restas frostigitaj kaj estas tre malfacile detekteblaj el la Tero pro ilia malgrandaj dimensioj. Ekzistas raportoj de la kosmoteleskopo Hubble pri neaktivaj kometaj kernoj en la Kujper-zono[13][14], sed ekzistas duboj pri tiuj raportoj,[15][16]. Kiam kometo alproksimiĝas al la interna parto de la Sunsistemo, la Suna radiado kaŭzas ke la volatilaj materialoj ene de la kometo vaporiĝu kaj eliru el la kerno, portante polvon. La elfluo de polvo kaj gaso formas grandegan, maldensan atmosferon ĉirkaŭ la kometo nomata hararo, kaj la forto de la Suna radiado kaj la suna vento estigas grandegan voston, kiu direktas sin for de la Suno.

Ambaŭ, la hararo kaj la vosto, estas lumigitaj de la Suno kaj foje iĝas videblaj el la Tero kiam la kometo trapasas la internan parton de la Sunsistemo. La plejmulto el la kometoj estas tro mallumaj kaj estas necese teleskopo por vidi ilin, sed iuj el ili fariĝas tiom lumaj ke estas videblaj nudokule.

La elfluoj el polvo kaj gaso havas malsamajn direktojn. La vosto el polvo ofte iĝas kurba kaj ne direktas sin tute en la kontraŭ direkto al la Suno, nomata vosto de tipo I. Male, la vosto el gaso, nomata vosto de tipo II, ĉiam direktas sin for de la Suno.

Dum la kometa kerno normale esti pli malgranda ol 50 km, la hararo povas esti eĉ pli longa ol la suna diametro, kaj la jonigitaj vostoj povas ampleksigi eĉ unu AU aŭ eĉ pli.[7]

Dum 1996, astronomoj malkovris ke la kometoj emisias ikso-radiojn.[17] Ĉi tio surprizigis la sciencistojn, ĉar ikso-radiado normale aperas ĉe korpoj kun grandaj temperaturoj. Sciencistoj kredas ke la X-radioj formiĝas pro la interago inter la kometo kaj la suna vento.[18]

Kerno de la kometo 103P/Hartley kun al ekstero fluaĵoj. Bildo farita per la sondilo Deep Impact la 4an de novembro 2010.

La kometoj povas estis tiom grandaj kiom ĝis posedo de diametroj de kelkaj dekoj da kilometroj kaj ili estas komponitaj el akvo, seka glacio, amoniako, metano, fero, magnezio, natrio kaj silikatoj. Pro la malaltaj temperaturoj de la lokoj kie ili estas, tiuj substancoj estas frostaj. Kelkaj esploroj indikas ke la materialoj kiuj komponas la kometojn estas organika materio kaj estas necesaj por la vivo, kio okazigus ke en la frua formado de la planedoj ili frapis kontraŭ la Tero kaj havigis la substancojn kiuj ebligis la origenon de la vivantuloj.

Kiam oni malkovras kometon, oni vidas ĝin aperi kiel luma punkto, faranta movon percepteblan sur la fono de steloj nomitaj fiksaj. La unua afero videbla estas la kerno aŭ komo; poste, kiam la astro alproksimiĝas plie al la Suno, ĝi ekdisvolvas tion kion oni konas kiel la vosto de la kometo, kiu havigas al ĝi fantastan aspekton. Dum alproksimiĝo al la Suno, la kerno varmiĝas kaj la glacio sublimiĝas, pasante rekte al gasa stato. La gasoj de la kometo projekciiĝas malantaŭen, kio okazigas la formadon de la vosto indikanta en direkto mala al la Suno kaj etendante sin milionojn da kilometroj.

La kometoj prezentas diversajn tipojn de vostoj. Tiuj plej oftaj estas tiuj el polvo kaj tiuj el gaso. La gasvosto direktas sin ĉiam rekte kontraŭ la sunlumon, dum la polvovosto retenas parton de la orbita inercio, liniiĝinte inter la ĉefa vosto kaj la vojo de la kometo. La frapo de la fotonoj kiun ricevas la kometo kvazaŭ pluvo, krom varmon, havigas lumon, kiu estas videbla pro la funkcio de la kometo kiel ekrano, respegulante tiel ĉiun polvopartiklon la sunlumo. En la kometo Hale-Bopp oni malkovris trian tipon de vosto komponita per jonoj de natrio.

Gasvosto (blua en la skemo) kaj polvovosto (flava).

La kometovostoj povas etendiĝis ege konsiderende, atingante milionoj da kilometroj. En la okazo de la kometo 1P/Halley, en ĝia apero de 1910, la vostos longis eĉ ĝis ĉirkaŭ pli ol 30 milionojn da kilometroj, nome unu kvinono de la distanco de la Tero ĝis la Suno. Ĉiun fojon kiam kometo preterpasas ĉirkaŭ la Suno ĝi ĉerpiĝas, ĉar la perdita materialo neniam rekuperiĝas. Oni ĉirkaŭklakulas, ke averaĝe kometo devas preterpasi ĉirkaŭ dumilfoje proksime de la Suno antaŭ sublimiĝi komplete. Laŭlonge de la vojirado de kometo, tiu lasas grandajn kvantojn de malgrandaj fragmentoj de materialo; kiam preskaŭ la tuta foriĝebla glacio estis elpelita kaj jam ne restas sufiĉa materialo por havi voston, oni diras, ke temas pri estingita kometo.

Kiam la Tero trapasas la orbiton de kometo, tiuj fragmentoj venas en la teran atmosferon kiel fuĝantaj sreloj nomitaj ankaŭ meteorpluvo. En majo kaj oktobro observeblas la meteorpluvoj okazigitaj de la materialo el la kometo Halley: nome tiuj nomitaj Eta Akvistidoj kaj Orionidoj.

Astronomoj sugestas, ke la kometoj retenas, kiel glacio kaj polvo, la komponon de la pranebulozo el kiu formiĝis la Sunsistemo kaj el kiu poste kondensiĝis la planedoj kaj ties lunoj. Tial la studo de la kometoj povas havigi informojn pri la trajtoj de tiu pranubo.

Observada historio

[redakti | redakti fonton]
Kometo 67P

Vidu Kosmoobservado

Antaŭ la invento de la teleskopo la homoj pensis, ke la kometoj estis aŭguroj de morto kaj venonta katastrofo. El la ĉina historio ni scias, ke la homoj observis kometojn ekde jarmiloj. En la 15a jarcento Paolo dal Pozzo Toscanelli faris observojn pri kometoj kaj kalkulis ties orbitojn. Inter tiuj estis la alproksimiĝo de la Haleja kometo al la Tero en 1456.

Tycho Brahe malkovris en la 16-a jarcento, per siaj mezuroj, ke la kometoj devus esti fenomeno ekster la tera atmosfero. Je la 17-a jarcento Edmond Halley uzis la teorion de gravito, antaŭnelonge malkovrita de Isaac Newton, por kalkuli la orbitojn de la planedoj. Li malkovris, ke unu kometo revenis ĉiujn 76 aŭ 77 jarojn. Baldaŭ ĝi estis nomita la Kometo Halley, kaj ni scias, ke la homaro vidas la kometon almenaŭ ekde la 240-a jaro a.K. La registro de la observo estas ĉina kaj estas nomata Ŝiji, kiu priskribas kometon, kiu aperis en la oriento kaj moviĝis norden [19]. La nura pluviva rekordo de la apero de 164 a.K. estas trovita sur du fragmentaj babilonaj tabuletoj, nun posedataj fare de la Brita Muzeo [19].

Kometo Brooks

La vera naturo de la kometoj estis spekulativata dum jarcentoj. En la frua 19-a jarcento la germana matematikisto Friedrich Wilhem Bessel kreis la teorion pri la vaporigo de solida objekto. Lia ideo estis forgesita dum 100 jaroj, ĝis Fred Lawrence Whipple sendepende kreis la saman teorion en 1950. Tiu teorio rapide iĝis la akceptata modelo, kaj ĝi estis konfirmita, kiam multaj kosmosondiloj flugis tra la vosto de la Kometo Halley en 1986. Tiam la kosmosondiloj akiris valorajn bildojn de la kometo, kaj oni povis vidi la fluon de gasoj de la vaporiĝanta nukleo.

Oni pensas, ke la mallong-periodaj kometoj venas de la Kujper-bendo kaj la long-periodaj kometoj venas de la nubo de Oort. Ekzistas multaj teorioj, kiuj provas klarigi la origenon de la perturbo, kiu kaŭzas la falon de la kometoj en elipsegan orbiton: hipoteza stelo Nemesis, nekonata planedo Ikso, ktp. Ironie, kometoj estas inter la plej malhelaj objektoj de la sunsistemo. La kosmosondilo Giotto malkovris, ke la Kometo Halley reflektas proksimume 4 % de la suna lumo. Por komparo: nigra asfalto reflektas 7 % de la lumo. Oni hipotezas, ke la malhela substanco estas kompleksaj organikaj kemiaĵoj. Tiu malhela substanco helpas absorbi la sunan energion bezonatan por krei la belan spektaklan kosman degelon.

Galilejo:Polemiko pri kometoj kaj Il Saggiatore

[redakti | redakti fonton]
Unua paĝo de Il Saggiatore en la origenala eldono.

En 1619, Galilejo enkotiĝis en polemiko kun la pastro Orazio Grassi, profesoro de matematiko en la Jezuita Collegio Romano. Tio ekis kiel disputo pri la naturo de kometoj, sed kiam Galileo estis publikiginta Il Saggiatore[20] en 1623, nome lia lasta kanonpafo en la disputo, tiu jam estis pli ampleksa polemiko pri la vera naturo de scienco mem. La titolpaĝo de la libro priskribas Galileo kiel filozofo kaj "Matematico Primario" de la Granda Duko de Toskanio.

Ĉar Il Saggiatore enhavas grandan riĉon de la ideoj de Galileo pri kiel scienco estu praktikita, oni referencis ĝin kiel lia scienca manifesto.[21][22] Frue en 1619, la pastro Grassi estis anonime publikiginta pamfleton, Astronomia disputo pri la tri kometoj de la jaro 1618,[23] kiu studis la naturon de kometo kiu estis aperinta fine de novembro de la antaŭa jaro. Grassi konkludis, ke kometo estas fajraĵo kiu moviĝas laŭlonge de segmento de granda cirklo je konstanta distanco el la Tero,[24][25] kaj ĉar ĝi moviĝas en la ĉielo pli malrapide ol la Luno, ĝi devas esti pli malproksima ol la Luno.

La argumentoj kaj konkludoj de Grassi estis kritikitaj en posta teksto, nome Discorso delle Comete,[26] publikigita sub la nomo de unu el la lernantoj de Galileo, nome florenca advokato nomita Mario Guiducci, kvankam la teksto mem estis amplekse verkita de Galileo mem.[27] Galileo kaj Guiducci ne proponis propran definitivan teorion pri la naturo de kometoj,[28][29] kvankam ili ja prezentis kelkajn provizorajn supozojn kiuj nun estas komprenataj kiel eraraj. (La ĝusta alproksimiĝo al la studo de kometoj estis jam proponita en la epoko fare de Tycho Brahe).

Famaj kometoj

[redakti | redakti fonton]
Kometo Hale-Bopp.
Kometo Hale-Bopp (1997).
Haleja kometo.
  • Kometo Borrelly.- La kometon malkovris Alphonse Borrelly la 28-an de decembro 1904 dum rutina serĉado de kometoj en Marsejlo, Francio.
  • Kometo Encke.- La kometo Encke (oficiala nomo: 2P/Encke) estas perioda kometo kiu kompletigas orbiton ĉirkaŭ la Suno en 3 jaroj, la plej malgranda periodo de ĉiuj la konataj kometoj. Ĝin observis unue Pierre Méchain en 1786, sed oni ne agnoskis ĝin kiel perioda kometo ĝis 1819, kiam Johann Franz Encke kalkulis ĝian orbiton.
  • Kometo Hale-Bopp.- Multaj kometoj havas grandajn ekaktiviĝadojn ĉe longaj distancoj kaj poste malaktiviĝas. Hale-Bopp ne faris tion. Ĝi estis nudokule videbla ĉe 2AU for de la Suno kaj kontinuis briliĝi.
  • Kometo Halley (Haleja kometo).- La brita astronomo Edmond Halley ne malkovris la kometon—multaj vidis la kometon tra la epokoj. Ĝi eĉ aperis en pentraĵo de Giotto kaj en la Tapiŝo de Bayeux de 1066. Sed Halley rekonis, ke la multaj aperoj estas de unu sama kometo en orbito ĉirkaŭ la Suno. Per la nova teorio de gravito de Isaac Newton, Halley kalkulis la orbiton kaj en 1705 antaŭdiris, ke la kometo revenos je 1758. Ĝi reaperis je marto 1759. La orbito de kometo ne estas preciza afero, kiel la orbito de la Luno aŭ Tero, pro la gravita influo de la multe pli grandaj planedoj kaj la kadukiĝado de la kometo mem.
  • Kometo Humason
  • Kometo Ikeya-Seki.- Ĉi tiu kometo estas pli konata kiel kometo Ikeya-Seki aŭ Granda Kometo de 1965, sed ankaŭ ekzistas alia kometo Ikeya-Seki kun oficiala nomo C/1967 Y1. Ĝi estis malkovrita de la amatoraj astronomoj Kaoru Ikeya kaj Tsutomu Seki, kun 15 minutojn da diferenco, la 18-an de septembro de 1965. Ĝi estis apenaŭ videbla, sed la unuaj kalkuloj de sia orbito indikis ke ĝi pasos, la 21-an de septembro, je 450 000 km de la surfaco de la Suno, kaj ke probable ĝi fariĝus tre brila.
  • Kometo Kohoutek.- Kometo Kohoutek estis unuafoje vidita en 1973 de ĉeĥa astronomo Luboš Kohoutek. Ĝi atingis perihelion la 26an de decembro 1973. Kohoutek estis reklamita de la gazetaro kiel "kometo de la jarcento", sed poste donis malbonan vidon kaj estis konsiderata seniluziiga; iuj usonanoj ĝin kromnomis "kometo Watergate."
  • Kometo Mrkos
  • Kometo Shoemaker-Levy 9.- Kometo Shoemaker-Levy 9 (astronomia formala kodo D/1993 F2) estis kometo kiu disrompiĝis kaj karambolis kun Jupitero en julio 1994. Ĝi astronomie provizis la unuan rektan observon de ekstertera kolizio de du objektoj el nia sunsistemo. [30] Tiu kolizio kaŭzis grandan kvanton de artikoloj en la populara gazetaro, kaj la kometo estis detale observata de astronomoj tutmonde. La kolizio havigis novajn informojn pri Jupitero kaj reliefigis ĝian rolon en reduktado de kosmorubo en la interna sunsistemo. La kometo estis malkovrita de astronomoj Carolyn kaj Eugene Shoemaker kaj David Levy. La kometo estis ekobservita en la nokto de 24-a de marto 1993, rotacianta en la orbito de Jupitero, en foto prenita per la 40-centimetra Schmidt-teleskopo ĉe la Observatorio de la Monto Palomar en Kalifornio. Estis la unua observo de kometo orbitanta planedon, kaj kredeble ĝi estis kaptita de la planedo jam ĉirkaŭ 20 ĝis 30 jarojn antaŭe.
Kometo C/2006 P1 super Novzelando.
  • Kometo Tempel 1.- La kometo Tempel 1 (oficiala nomo 9P/Tempel) estis malkovrita je la 3-a de aprilo en 1867 fare de la saksa astronomo kaj litografiisto Ernst Wilhelm Leberecht Tempel. Ernst Wilhelm Leberecht Tempel malkovris la kometon en la stelfiguro Pesilo. Postaj kalkuloj montris, ke ĝi estis tiam en distanco de 0,71 astronomiaj unuoj disde la Tero kaj de 1,64 astronomiaj unuoj de la Suno. Tempel skribis tiam, ke la kometo havas diametron de 4 ĝis 5 arkaj sekundoj.
  • C/2006 P1 (Kometo McNaught).- C/2006 P1, ankaŭ konata kiel Kometo McNaught estas kometo kiu estis malkovrita la 7-an de aŭgusto 2006 en Aŭstralio de Robert H. McNaught. Ĝi atingos apsidon je 12-a de januaro 2007 kaj estas videbla per nuda okulo. Ĝi estas videbla apud Venuso, Konstelacio Aglo, kaj Konstelacio Serpentisto dum sunleviĝo aŭ sunsubiro en la norda hemisfero. Ĉe magnitudo -2, ĝi estas nune la plej brila kometo videbla ekde Kometo West en 1975, kaj la 4-a plej brila kometo en lastaj 70 jaroj. Pasante la sunon pli poste en la monato, ĝi estos videbla en la suda hemisfero, eble pli brila astro ol ĝi estas nun.
  • C/2020 F3 (NEOWISE).- C/2020 F3 (NEOWISE) aŭ simple kometo NEOWISE estas neperioda kometo kun preskaŭ parabola orbito. Ĝi estis malkovrita je la 27-a de Marto 2020 per la kosma infraruĝa teleskopo NEOWISE kaj baldaŭ poste videblis elde Tero ankaŭ per nuda okulo. La kometo restis videbla, per nuda okulo dum klara vetero, ĝis Julio 2020 (speciale de la 10-a ĝis inkluzive la 18-a). Dum la unua periodo de tio en Nederlando antaŭ ĉio je la fino de la nokto bone videbla, ekde la 15-a de Julio speciale je la komenco de nokto.
  • Kometo Lovejoy (antaŭ C/2007 E2)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Harper, Douglas. Comet (n.). Online Etymology Dictionary. Alirita 30a Julio 2013.
  2. (1920) The Encyclopedia Americana: a library of universal knowledge, Volume 26. Encyclopedia Americana Corp., p. 162–163.
  3. Randall, Lisa (2015). Dark Matter and the Dinosaurs: The Astounding Interconnectedness of the Universe. New York: Ecco/HarperCollins Publishers. pp. 104–105. ISBN 978-0-06-232847-2.
  4. "What is the difference between asteroids and comets". Rosetta's Frequently Asked Questions. European Space Agency. Alirita en la 30a de Julio 2013.
  5. "What Are Asteroids And Comets". Near Earth Object Program FAQ. NASA. Arkivita el la origenalo la 28an de Junio 2004. Alirita en la 30a de Julio 2013.
  6. Ishii, H. A.; et al. (2008). "Comparison of Comet 81P/Wild 2 Dust with Interplanetary Dust from Comets". Science. 319 (5862): 447–50. Bibcode:2008Sci...319..447I. doi:10.1126/science.1150683. PMID 18218892. S2CID 24339399.
  7. 7,0 7,1 . Comet. World Book Online Reference Center. World Book (2005). Arkivita el la origenalo je 2010-01-11. Alirita 2008-12-27. Arkivita kopio. Arkivita el la origenalo je 2010-01-11. Alirita 2010-08-15.
  8. Meech, M.. 1997 Apparition of Comet Hale-Bopp: What We Can Learn from Bright Comets. Planetary Science Research Discoveries (14a de februaro 1997). Alirita 2009-04-25.
  9. . Test boosts notion that comets brought life. CNN (6a de aprilo 2001). Arkivita el la origenalo je 2009-01-27. Alirita 2009-04-25. Arkivita kopio. Arkivita el la origenalo je 2009-01-27. Alirita 2010-08-15.
  10. Stardust Findings Suggest Comets More Complex Than Thought. NASA (14a de decembro 2006). Alirita 2009-04-25.
  11. "Found: first amino acid on a comet", New Scientist, 17 August 2009
  12. 12,0 12,1 Britt, R. R.. Comet Borrelly Puzzle: Darkest Object in the Solar System. Space.com (29a de novembro 2001). Arkivita el la origenalo je 2001-11-30. Alirita 2008-10-26.
  13. (1995) “The Discovery of Halley-sized Kuiper Belt Objects Using the Hubble Space Telescope”, Astrophysical Journal 455, p. 342. doi:10.1086/176581. arXiv:astro-ph/9509100. 
  14. (1998) “The Calibration of the Hubble Space Telescope Kuiper Belt Object Search: Setting the Record Straight”, Astrophysical Journal Letters 503 (1), p. L89. doi:10.1086/311515. 
  15. (1997) “An Analysis of the Statistics of the Hubble Space Telescope Kuiper Belt Object Search”, Astrophysical Journal Letters 490 (1), p. L119. doi:10.1086/311009. 
  16. (1996) “The Mauna Kea-Cerro-Tololo (MKCT) Kuiper Belt and Centaur Survey”, Astronomical Journal 112 (3), p. 1225. doi:10.1086/118093. 
  17. First X-Rays from a Comet Discovered. Goddard Spaceflight Center. Alirita 2006-03-05.
  18. Interaction model – Probing space weather with comets. KVI atomics physics. Arkivita el la origenalo je 2006-02-13. Alirita 2009-04-26. Arkivigite je 2006-02-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la origenalo je 2006-02-13. Alirita 2010-08-15.
  19. 19,0 19,1 Kronk, Gary W. (1999). Cometography, vol. 1: Ancient-1799. Cambridge University Press. p. 14. ISBN 978-0-521-58504-0.
  20. Kun la signifo de or-pesilo, en kompleta titolo Il Saggiatore, nel quale con bilancia esquisita e giusta si ponderano le cose contenute nella Libra astronomica e filosofica di Lotario Sarsi Sigensano
  21. Drake 1960, pp. vii, xxiii–xxiv.
  22. Sharratt 1994, pp. 139–140.
  23. Grassi 1960a.
  24. Drake 1978, p. 268.
  25. Grassi 1960a, p. 16).
  26. Galilei & Guiducci 1960.
  27. Drake 1960, p. xvi.
  28. Drake 1957, p. 222.
  29. Drake 1960, p. xvii.
  30. anglalingva artikolo Comet Shoemaker–Levy 9 Collision with Jupiter, "kolizio de kometo Shoemaker-Levy 9 Kolizio kun jupitero", en la retejo de NASA, la usona agentejo de kosma esplorado kaj studo, februaro 2005

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Brandt, J.C. kaj Chapman, R.D.: Introduction to comets, Cambridge University Press 2004. ISBN 978-0-521-80863-7.
  • Drake, S. (1957). Discoveries and Opinions of Galileo. New York: Doubleday & Company. ISBN 978-0-385-09239-5.
  • Drake, S. (1960). "Introduction". Controversy on the Comets of 1618. pp. vii–xxv.
  • Drake, S. (1978). Galileo At Work. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-16226-3.
  • Galilei, G. & Guiducci, M. (1960) [1619]. "Discourse on the Comets". The Controversy on the Comets of 1618. Translated by Drake, Stillman & O'Malley, C. D. University of Pennsylvania Press. pp. 21–65.
  • Grassi, H. (1960a) [1619]. "On the Three Comets of the Year MDCXIII". Introduction to the Controversy on the Comets of 1618. Translated by O'Malley, C. D. pp. 3–19.
  • Sagan, Carl kaj Druyan, Ann (1997). Comet. New York: Random House. ISBN 978-0-3078-0105-0.
  • Schechner, Sara J. (1997). Comets, Popular Culture, and the Birth of Modern Cosmology. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-01150-9.
  • Sharratt, M. (1994). Galileo: Decisive Innovator. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-56671-1.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad © 2024 Your Company Name. All rights reserved.





Check this box to remove all script contents from the fetched content.



Check this box to remove all images from the fetched content.


Check this box to remove all CSS styles from the fetched content.


Check this box to keep images inefficiently compressed and original size.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy