Andreo la 1-a (Napolo)
Andreo la 1-a | ||
---|---|---|
Ceteraj titoloj | Duko de Kalabrio | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1327 en Aversa | |
Morto | 1345 en Aversa | |
Tombo | Katedralo de Napolo vd | |
Religio | kristanismo vd | |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando vd | |
Familio | ||
Dinastio | Familio Anĵuo-Sicilio vd | |
Patro | Karolo la 1-a de Hungario vd | |
Patrino | Elizabeth of Poland, Queen of Hungary (en) vd | |
Gefratoj | Catherine of Hungary, Duchess of Świdnica (en) , Coloman of Hungary (en) , Ludoviko la 1-a kaj Stefano, Duko de Slavonio vd | |
Edz(in)o | Johanino la 1-a de Napolo (1333 (Gregoria)–) vd | |
Infanoj | Charles Martel (mul) vd | |
Profesio | ||
Okupo | monarko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Andreo (30-an de novembro 1327 – Aversa, 18-an de septembro en 1345) estis hungara princo, Napola reĝo.
Familiaj rilatoj kaj morto
[redakti | redakti fonton]Lia patro estis Karolo la 1-a (Hungario) (1288–1342), lia patrino Elizabeta Łokietek (1305–1380) pola princino. Lia pli maljuna frato estis hungara reĝo Ludoviko la 1-a (1326–1382), pli juna frato estis Princo Stefano (1332–1354) slavona-dalmata princo. Li fianĉiĝis la 28-an de septembro 1333 kun la pli posta napola reĝino Johana la 1-a. Ilia sola infano estis Karlo napola princo (Anjou Martell) (1345–1348). Antaŭ la surtroniĝo je la napola trono en 1345, la napolaj princoj murdis lin kun interkonsento de Johana.
Andreo estis sufokita nokte la 18-an de septembro de 1345 per kaptilo en la ĉaskastelo de Aversa. Li estis entombigita en la Ludovika kapelo de la Napola katedralo.