Content-Length: 74484 | pFad | https://eo.wiktionary.org/wiki/karesi
karesi - Vikivortaro
Saltu al enhavo
- Delikate tuŝi, por montri al iu sian amon, amikecon, respekton kaj tiel plu.
- La patrino karesas la infanon.
- Ne karesu per mano, sed karesu per pano.
- Mi ĝis nun memoras lian karesan rigardon.
- Li ĉiam tenas sin karese kun ŝi.
- Min jam lacigis ŝia konstanta karesemo.
- Ŝi estas bela kaj karesinda!
- Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.
- Delikate tuŝi.
- Post bona manĝo li karesis sian ventron.
- Plezurigi.
- Viaj konsoloj karesas mian vunditan animon.
- Ne ekzistas kareso sen intereso.
- Montri al iu afablecon, favoron.
- Mono min neniam karesis.
- Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas.
--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!Fetched URL: https://eo.wiktionary.org/wiki/karesi
Alternative Proxies:
Alternative Proxy
pFad Proxy
pFad v3 Proxy
pFad v4 Proxy