Ene de Bruselo (regiono), aŭ Brusela Ĉefurba Regiono, troviĝas ankaŭ Bruselo (komunumo); plej ofte parolante pri Bruselo fakte oni volas diri Bruselo (regiono). Tiu kutimo oni aplikos ankaŭ ĉi tie; kiam temas pri la komunumo Bruselo oni diros Bruselo (komunumo).
Bruselo estas la ĉefurbo de Belgio. La Regiono Bruselo ĝi estas oficiale dulingva (franca + nederlanda) kun plimulto da francparolantoj (85–90%), sed ĝi estas ĉirkaŭita de teritorio kie la plimulto estas flandroj (nederlande parolantaj). Bruselo enhavas sidejon de NATO kaj de multaj institucioj de Eŭropa Unio.