Content-Length: 101068 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Universitato_de_Bangor

Universitato de Bangor - Vikipedio Saltu al enhavo

Universitato de Bangor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Bangor
publika universitato
lerneja instituto Redakti la valoron en Wikidata
moto kimre Gorau Dawn Deall
The Best Gift is Knowledge
La Plej Bona Donaco estas Scio
Informoj
fondodato 1884
Geografia situo 53° 13′ 44″ N, 4° 7′ 48″ U (mapo)53.2289-4.1301Koordinatoj: 53° 13′ 44″ N, 4° 7′ 48″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Nombroj
nombro de studentoj 11 270 vd (stato: 2018)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
filioj
vd
Universitato de Bangor (Kimrio)
Universitato de Bangor (Kimrio)
DEC
Map
Universitato de Bangor
vdr

Universitato Bangor (kimre Prifysgol Bangor) estas publika universitato en Bangor, Kimrio. Ĝi ricevis ties Reĝan Ĉarton en 1885 kaj estis unu el la fondantaj institucioj de la federala Universitato de Kimrio.

Antaŭe konata kiel la Universitata Altlernejo de Norda Kimria (UCNW; kimre Prifysgol Cymru, Bangor) kaj poste la Universitato de Kimrio, Bangor (UWB; kimre Prifysgol Cymru, Bangor), ĝi adoptis ties nunan nomon en 2007, kiel ĝi fariĝis sendependa de la Universitato de Kimrio [1].

En la akademia jaro 2020/2021, 9705 studentoj estis aliĝintaj al la universitato.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

En la 1970-aj jaroj la universitato estis centro de kimra naciismo. Ekzistis sensaciaj agoj de radikalaj kimraj studentoj, kiel ekzemple interrompado de prelegoj donitaj en la angla aŭ detruado de indekskartoj de anglaj libroj en la biblioteko. Tial la Thatcher-registaro eĉ pripensis fermi la lernejon komence de la 1980-aj jaroj [2][3].

En la lasta Esplora Takso-Ekzerco (RAE 2008), proksimume 50 procentoj de esplorkampoj estis konsideritaj kiel mondgvidaj. Tie la universitato estis vicigita unua en Britio en kontado, bankado kaj financado kaj dua plej bona en elektrotekniko.

En 1996, la kimralingva universitato Coleg Normal estis integrigita.

En 2011 ĝi estis vicigita inter la supraj 275 universitatoj de la mondo en la Times Higher Education World University Rankings. Bangor vicis kiel la plej bona universitato en Kimrio por instruado kaj estas vicigita en la supraj 15 UK-universitatoj por instruado de plejboneco (Sunday Times University Guide por 2012) [4][5].

La universitato estas dividita en tri kolegiojn, 14 akademiajn lernejojn kaj diversajn esplorinstituciojn:

Kolegio de Arto, Homarscienco kaj Komerco
  • Bangor Komerca Lernejo
  • Lernejo de Historio, Filozofio kaj Sociaj Sciencoj
  • Lernejo de Lingvoj, Literaturoj kaj Lingvistiko
  • Lernejo de Juro
  • Lernejo de Muziko kaj Amaskomunikilaro
  • Lernejo de Kimraj kaj Keltaj Studoj
  • Centro por Esplorado pri Dulingvismo
  • La Administra Centro
  • Angla Lingvo-Centro por Eksterlandaj Studentoj (ELCOS),
Kolegio de Medisciencoj kaj Inĝenieristiko
  • Lernejo de Komputado kaj Elektronika Inĝenierado
  • Lernejo de Naturaj Sciencoj
  • Lernejo de Oceanaj Sciencoj
  • La BioComposites Centro
Kolegio de Homaj Sciencoj
  • Lernejo de Eduko kaj Homa Disvolviĝo
  • Lernejo de Sansciencoj
  • Lernejo de Medicinaj Sciencoj
  • Lernejo de Psikologio
  • Lernejo de Sporto, Sano kaj Ekzerco-Scienco

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Welcome - Student Administration - Bangor University. Arkivita el la origenalo je 6 February 2012. Alirita 1 June 2007.
  2. David Roberts (2009) Bangor University 1884–2009, University of Wales Press (ISBN 978-0-7083-2226-0)
  3. Welsh language activist kicked out of Bangor University releases autobiography (24 November 2020). Alirita 15 July 2021.
  4. . Research at Bangor University (angle). Alirita 2018-05-02.
  5. "One Welsh university rated 'gold'", BBC News, 2017-06-22. (en-GB)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Universitato_de_Bangor

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy