Content-Length: 123284 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Carl_Schurz

Carl Schurz - Vikipedio Saltu al enhavo

Carl Schurz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Schurz
Persona informo
Carl Schurz
Karl Schurz
Naskonomo Carl Christian Schurz.
Naskiĝo 2-an de marto 1829 (1829-03-02)
en Liblar, Rejnprovinco,  Reĝlando Prusio
Morto 14-an de majo 1906 (1906-05-14) (77-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Sleepy Hollow Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Usono
Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Bonna universitato
Dreikönigsgymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio
Liberal Republican Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Carl Schurz
Familio
Gefratoj Wilhelm Schurz (en) Traduki kaj Antoinette Jüssen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Margarethe Schurz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Carl Lincoln Schurz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
revoluciulo
ĵurnalisto
verkisto
oficiro
diplomato
redaktisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en VaŝingtonoLondonoBonnoDetrojtoNov-Jorko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl SCHURZ (naskiĝinta la 2-an de marto 1829 en Erftstadt-Liblar, mortinta la 14-an de majo 1906 en Novjorko) estis germana kaj usona juristo kaj politikisto.

Studinte de 1847 ĉe Bonna universitato klasikan filologion kaj historion li aniĝis al cirkloj de Gottfried Kinkel. En printempo 1849 Schurz partoprenis la sturmprenon de la arsenalo de Siegburg antaŭ ol fuĝi al la ribeluloj de Badeno. Arestite en Rastatt li fuĝis al Svislando ironte kaŝe al Berlino en somero 1850 por liberigi Kinkel el la karcero de Spandau. Sekve li transloĝiĝis al Usono, unue al Filadelfio, de 1855 al Watertown (Viskonsino).

Carl Schurz, en 1860.

En Usono li aniĝis al ekflorinta Respublika Partio kies venkon dum la batolado de 1860 li helpegis. Pro tio Abraham Lincoln nomumis lin ambasadoro en Hispanujo: ĉi landon Schurz tamen jam komence de 1862 forlasis por eksoldati ĉe Unia armeo. Ĉeestis li batalojn i.a. apud Bull-Run, Chancellorsville kaj Gettysburg. Sub la komando de Joseph Hooker batalis Schurz en la Tenesiaj Taĉmentoj; ĝis militofino Schurz eĉ mem komandis divizion. Post fino de la Usona Enlanda Milito fondis li la gazeton »Detroit Post«. En 1867 li ekloĝis en Sankta Luiso kiel kompaniano kaj redaktoro de »Westliĉe Post«.

Elektis lin en 1868 la misurianoj senatoro: Schurz apartenis al la frakcio de la neradikaj republikanoj atakante korupcion sub prezidanto Ulysses S. Grant. Provis li en 1875 fondi - el modestaj aloj de la demokratoj kaj la republikanoj - novan partion »Mugwumps« kio fiaskis ankoraŭ antaŭ la prezidanta baloto de 1876.

Estante ministro pri internaj aferoj en kabineto de Rutherford B. Hayes inter 1877 kaj 1881 li evidentiĝis politikisto diligenta, laborema kaj sincera. Kiel gvidanto de la germanlingvaj usonanoj li favoretis Reforman Partion sen iam malfideliĝi kontraŭ la respublika kampo.

Verkis li i.a.: »Speeches of Carl Schurz« (Filadelfio 1865), »Life of Henry Clay« (Boston 1887), »Abraham Lincoln« (Boston 1892). Postmorte aperis liaj rememoroj en germana lingvo »Lebenserinnerungen, bis zum Jahre 1852« (Berlino 1906).

  • "Schurz, Karl" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, p. 83

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Carl_Schurz

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy